Soneto pri politikisto

li volis fariĝi artisto
sed ne helpis lin nur obstino
kiam mankis talento - je l' fino
ekestis li politikisto

serĉante li trovis la vojon
kaj nun li agas politike
ne arte tamen artifike
montrante ofte sian ĝojon

ĉefcelo je lia laboro
estas ĉiam esti ĉe trogo
kun furaĝo vane sen oro

ideologio sufiĉas
eĉ per mensogo al apogo
gvidas supren dum li fetiĉas

Zuriko, la 22an de marto 2013         JSS

» LA ESPERO de Lazaro Ludoviko Zamenhof kun muziko de Félicien Manu de Ménil malmilitarizita de Jan Stanisław Skorupski al la formo de balado akompanata de Witold Czajkowski piane kaj de Jakub Działak violone