Soneto pri pulsanta koro

mia koro nun volas salti
de mia korpo al la loko
de tute alia epoko
sed mi devas la koron halti

oni diras pri du aspektoj
l' unua fiziologia
kaj la dua psikologia
je tute aliaj efektoj

inter flagranta korvestiblo
kaj korprovoka emocio
troviĝas vibranta mandiblo

sen radio sen komputilo
sen krio en televidilo
koro pulsas en Venecio


Venecio, la 15-an de februaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj