Soneto pri silentaj nuloj

mi faris esperante tion
por kio neniu min dankas
sed se akraj kritikoj mankas
la lingvo signifas nenion

pere de falsa neŭtraleco
Esperanto fariĝis sekto
sen respekto kaj kun neglekto
pri sociala valorpreco

kontraŭ ĉiuj mi ne agadas
nur mi senkapajn homamasojn
alie popolojn degradas

levtaj kaj dekstraj ekstremuloj
la ideologiajn klasojn
formas sen kontraŭo de nuloj


Venecio, la 1-an de oktobro 2018