Soneto pri socia frosto

dum tagoj decembraj frostiĝas
ne nur norda parto de tero
sed ankaŭ reĝima danĝero
en lando kiu tro prestiĝas

ĉiuj diras pri homaj rajtoj
parole nur ne konsekvence
mamono aperas potence
provokante terurekzaltoj

laŭ kapitala direktivo
politiko ŝajnas petola
aldono al socia vivo

svisa rekta demokratio
nun en la tuta mondo sola
por multaj restas utopio


Zuriko, la 8-an de decembro 2010







» Sonetciklo tempe frivola