Soneto pri tagaj eventoj

ĉe via Garibaldi vivas
plimulte malaltkreskaj homoj
certe pro specifaj sindromoj
ĉar ili tro multe aktivas

fiŝvendanto kun asistanto
ridas al pasantoj afable
ĉar ili aĉetos probable
fiŝojn - "ekestu konsumanto!"

mendita dimanĉa gazeto
merkrede ankoraŭ ne venis
pro tio aperis obĵeto

se ĝi ne venos ĝis vendredo
(malabonon mi entreprenis)
estos fino de postprocedo


Venecio, la 12-an de januaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj