Soneto pri temaj hezitoj

mi skribas ĉiutage pole
ĉar mi scias ke la legantoj
interesiĝas pri kreantoj
kiuj ilin pikas petole

ne pri ĉio mi povas skribi
esperante ĉar mi ne scias
ĉu eble iun emocias
ekzemple tio kiel gibi?

nur konstanta velnavigisto
interesiĝas pri gibado
metafore?... - esperantisto

vivo ne ŝatas metaforojn
konkreta ĉiutaga fado
reale ne subtenas morojn

Zuriko, la 24an de marto 2013         JSS

» LA ESPERO de Lazaro Ludoviko Zamenhof kun muziko de Félicien Manu de Ménil malmilitarizita de Jan Stanisław Skorupski al la formo de balado akompanata de Witold Czajkowski piane kaj de Jakub Działak violone