Soneto pri tempo trafita

tempo fluas tre ofte vane
okazas ke ĉiutageco
trapasas kiel enueco
kaj psiko aspektas malsane

morgaŭ je la dua matene
oni aldonos unu horon
dum sonĝo enhavos hororon
poste ni vekiĝos subtene

Ĉina Ĝardeno en Zuriko
hodiaŭ estis malfermita
laŭ la antaŭa komuniko

kun István Mórocz mi babilis
pri decido bone trafita
sed neniu barolon spilis

Zuriko, la 27an de marto 2010         JSS
» Zuriko la 27an de marto 2010
» LA ESPERO de Lazaro Ludoviko Zamenhof kun muziko de Félicien Manu de Ménil malmilitarizita de Jan Stanisław Skorupski al la formo de balado akompanata de Witold Czajkowski piane kaj de Jakub Działak violone