Soneto pri torto de GLOBUS

ĉu vi jam mendis iam torton
ne etan porcion sed tutan
kaj por manĝsurprizo akutan
je prezo forgesante vorton?

estis unika ekzemplero
ĉar neniu volis ĝin krei
malsukeran guston obei
nur GLOBUS zorgis pri afero

tiu renoma magazeno
prenis mian mendon afable
sed faris duoble... ĉagreno

pri tio ekestas eposo
du tortojn manĝi? - probable
povas nur fabela koloso


Zuriko, la 17-an de decembro 2010







» Sonetciklo tempe frivola