Soneto pri veneciado

jam en Zuriko flughavene
Shelley Ann Fraser-Pryce - leĝera
atletikmajstrino sincera
adoris la venkon festene

veneciaj okazintaĵoj
estis preskaŭ neselekteblaj
ĉiuj gravaj neniuj feblaj
fone kun belaj vidindaĵoj

"Wałęsa" en filmfestivalo
la filmo aspektis mizere
heroeco kiel banalo

"Biennale" - la ekspozicio
ĉijare citaĵmaniere
disvastiĝis en Venecio


Venecio, la 7-an de septembroro 2013



» Shelly Ann Fraser-Pryce & Barbara Loepfe


» Regata Storica 2013 (regato historia)