|
Soneto pri verkistoj sorte ili estas certe verkistoj ĉar ili mem pri tio diras sed pri verkoj neniu scias eĉ se ilin trovas sur listoj tre ofte estas reciproke ke verkoj kovras la aŭtorojn diskutoj elvokas fervorojn parte aplaŭde parte moke Shakespeare - eĉ sciencistoj dubas ĉu li entute iam vivis liaj dramoj ĉiujn sukubas pri Heidi parolas infanoj kun ŝi oni landon kultivis Johanna Spyri - sen peanoj Zuriko, la 16-an de marto 2010 » Hirzel - naskiĝvilaĝo de Johanna Spyri - somere » Hirzel - naskiĝvilaĝo de Johanna Spyri - vintre » Sonetciklo pri diversecoj |
|
©2010 Jan Stanisław Skorupski
(jss@skorupski.com) www.skorupski.com design Kilu |