Soneto priposte necesa

ni devas flugi al Zuriko
pro la malpagitaj fakturoj
de ili ekestis jam turoj
laŭ poŝtoficeja rubriko

ni ĝojas pro tiu vojaĝo
ĉar ni revas pri Helvetio
tamen resti en Venecio
estas tutcerte avantaĝo

ni iras ankoraŭ viziti
kafejojn de niaj amikoj
restadon urĝas intermiti

ni kunprenas bonajn impresojn
pri tio ekestas indikoj
ke ni ege ŝatas cipresojn


Venecio, la 22-an de februaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj