Soneto resalutas punkte...

NULA HORO daŭre ekzistas
ĉar Wolfgang Günther agas vigle
parte bate kaj parte tikle
l' ideo obstine persistas

SALUTON... fine kun tri punktoj
faras plusignifan titolon
de l' aro verkanta petolon
por komencantoj kaj adjunktoj

sendefende de l' simpla formo
l' enhavo estas interesa
fulmobrila kiel en ŝtormo

por denove trovi la paĝojn
serĉado estas iom stresa
tio ne ĝenas avantaĝojn


Zuriko, la 8-an de oktobro 2021