Soneto rigardas plafonon

blankan plafonon en dormĉambro
subtenas dikaj brunaj traboj
litoj anstataŭ astrolaboj
freŝe odoras kiel ambro

"kion vi faras?" - la demando
provokas por jena respondo
"mi rigardas plafonon" - l' sondo
tiel transformiĝas al fando

alie "rigardi plafonon"
sinonime "fari nenion"
inspiras formuli admonon

plafono aganta obtuze
povas kaŭzi hebefrenion
sendemande kaj senakuze


Venecio, la 24-an de septembro 2016









» Venecio