Soneto simple pri soneto
soneto devas esti simpla
je ĉiuj gradoj komprenebla
kun pintumo leĝerhavebla
videbla ĉiuflanke vimpla
senco precize adekvata
devas esti ĉiam kompara
kun lingvo same populara
ankaŭ enhavo aprobata
sen konkludo soneto velkas
komence fine aŭ interne
singarde sian celon melkas
ne devas aspekti sekrete
sed provoki iom moderne
depende triste aŭ pamflete
Zurych, 31-an de decembro 2014
» Rekordo