Soneto socie tertrema

moralo mortas post tertremo
homoj montras sian bestecon
avertas neniun justecon
regas nur banditisma premo

jen humaranisma dilemo
ke facile perdas fratecon
tiuj kiuj serĉas eblecon
por batalo laŭ fortsistemo

per kria timiga blasfemo
oni ordonigas sklavecon
sed restas humana problemo

grava filozofia temo
kiel eviti brutalecon
je malsatsoifa ekstremo

Zuriko, la 22an de januaro 2010         JSS

» LA ESPERO de Lazaro Ludoviko Zamenhof kun muziko de Félicien Manu de Ménil malmilitarizita de Jan Stanisław Skorupski al la formo de balado akompanata de Witold Czajkowski piane kaj de Jakub Działak violone