Soneto sociologia

nur malmultaj interesiĝas
pri iu kroma Berlusconi
italo volas sin mem koni
eĉ se moralo ruiniĝas

forkurado de politiko
fariĝas socia eraro
ĉar la itala registaro
aspektas tute sen etiko

sur bela Giudecca troviĝas
ĉio por modesta bezono
iama tempo ne ŝanĝiĝas

por ĉiutageco sufiĉas
senĉesa zorgado pri mono
kiu ekzistadon kondiĉas


Venecio, la 7an de januaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj