Soneto tra nebulmemoro

ne de palaco al palaco
sed de preĝejo al preĝejo
Venecio estas sanktejo
kun sankta leono sur placo

mi sentas doloron muskolan
ĉar mi vagadis perpiede
tuta tempo pasis maltede
trovante eĉ spuron ĥoĥolan

ĥoĥoloj dancas en nebulo
precipe en iamaj lokoj
en kiuj mi vivis sen mokoj

revenante de pasinteco
rigardante al venonteco
realo fariĝas makulo


Venecio, la 17-an de januaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj