Soneto vetere oreca
Zuriko estas bela urbo
precipe ĉarma estas lago
ĉe kiu pasas ĉiu tago
kun plezuro eĉ kun perturbo
aŭtune vestita en oro
inspiras al riĉa imago
dum sune direktita vago
je nostalgio aŭ fervoro
mi forlasas tiun belecon
kaj veturas al Venecio
por ĝui alian orecon
supozante ke bienalo
montros arton kun ambicio
kaj ne kovritan per banalo
Zuriko, la 27-an de oktobro 2009
» Perdita kaj poste trovita plumo
» Zuriko la 27an de oktobro 2009
» Zuriko la 11an de novembro 2009
» Zuriko la 13an vendrede