pri Vilno mi aŭdis programon meznokt' de junio la trian indigne ekkriis mi tiam ne turpon elsendu sed amon litovojn atakis banditoj vundegis per akraj vortaĉoj kaj vipis per gluaj kantaĉoj volante fariĝi benitoj pardonu min fratoj litovaj pro stulta obskura vanteco pro trudoj eĉ ege malnovaj ĉu savus nun polojn pardono pro fi-plena aroganteco hontegas jam pola Madono