Soneto pri Serboj migrantaj
gastoj venis el bohemio
(petole ekestis problemo
verŝiĝis iu per kaf-kremo)
mastrino el Jugoslavio

Ŝtoffeloj formas plaĉan paron
Ruedi ŝatas militaĵojn
Milena certe kuiraĵojn
dialekt' vokas kontraŭstaron

famili' en monda migrado
ju pli separa des pli svarma
frato kun fratin' en Kanado

dua fratin' en Nov-Zelando
por patrin' Serbio plej varma
ŝi povus loĝi en Islando
Zuriko, la 5an de julio 1995