tro ofte li nun pardonpetas pro kio - ĉar mode kaj signe konscion tuŝeti - ĉu digne se vorto memoron forĵetas min ĝenis tre dolĉa mildeco veture tra frosta Vieno ĉe iu danuba haveno demandis mi pri la digneco li tuj ekkomencis germane en aŭto nur estis ŝoforo edzino kaj mi tute vane tre strange - du polaj aŭtoroj mentale je la sama moro perdiĝis en fremdaj faktoroj