Soneto je honto de maso
TAHITI' - flughaven' en flamoj
PARIZO - eksplodas maŝino
ZURIKO - rompita vitrino
demando - kial tiuj dramoj

strebante je aŭtonomismo
DEMO estas demonstracio
pluralism' kaj demokratio
batu vitrojn de pludemismo

senŝuldul' restas sen saĝeco
vundita dum strata batalo
hontego por "SOLIDARECO"

en tombo Piłsudski turniĝas
ĉar la ĥoĥoloj en fatalo
krom proleto senlaboriĝas
Zuriko, la 5an de decembro 1995