Soneto pri popolaj tonoj
jes povas esti "disko-polo"
folklora formo primitiva
sed ne sufiĉas ke aktiva
velkas kvalito klara rolo

eta kaj densa prezentado
pri temo ne nur interesa
sed grava kun penso karesa
konklude vigla laŭ fulmado

ne ŝoku min per amplitudo
maltaŭgas lasciva aflikto
trompado devenas de krudo

mezuri nur per propra ilo
ekzistas savo sen konflikto
kaj puno ĉiam sen trankvilo
Zuriko, la 11an de januaro 1995