kiu ŝatas vintrajn veterojn kiu ŝatas knarantan neĝon kiu ŝatas prujnitan heĝon kiu ŝatas frostajn severojn je ĝusta tempo ĉio plaĉas al ni kaj ni fartas kuraĝe dum vintro agadas damaĝe ni pri tiu damaĝo klaĉas ĉu ni por printempo sopirus sen tiu ĉi maloportuno verŝajne nenion ni dirus nature ĉiu jarsezono ankaŭ somero kaj aŭtuno estas por ni nepra bezono