Soneto je polaj kutimoj
kristnaska festo en Berlino
venis orient-fremdlandanoj
angloj francoj multaj germanoj
ankaŭ usonanoj - kun vino

bongustas tre polaj manĝaĵoj
dum pastro disdonas oblaton
fremdulo deziras konaton
feliĉon krom la minacaĵoj

milita stato en Pollando
mi legas poemon pri paco
ĉu ĝustan - jen grava demando

pri ŝtono - simbolo de morto
trankvilo... kanzono pri graco
ciganoj ekludas por Forto
Zuriko, la 23an de januaro 1995