Soneto pri la hekatombo
ventego neĝo hurlas lupoj
sed oni devas tuj foriri
por vivan rimedon akiri
elteni farton de sklav-grupoj

frosteto pluv' printempe ĉie
homoj eĉ fosas jam radikojn
oni povas manĝi formikojn
naturo ne agas envie

malvarmo krom brulas vilaĝoj
en Podolio la infero
banditoj perfortoj damaĝoj

ne estas halucinacio
ĉar vere horore sur tero
vivis mia generacio
Zuriko, la 24an de januaro 1995