Soneto por SOLIDARECO
latina kvartalo vespere
kun mi legis lokaj poetoj
subite spektaklo pri retoj
finiĝis tre miscirkulere

en tiu rompita kutimo
troviĝas simbola aŭguro
ĉar sen unueca kulturo
multvoje ni rampas al limo

eĉ ili postiris la hindon
sed venis alia motivo
kaj tuj oni perdis la indon

ne nur la hermana ĉapelo
anstataŭ letera kursivo
agadis ankoraŭ Otelo
Zuriko, la 30an de januaro 1995