Soneto pri vigla juneco
en unu palac' de kulturo
dum balo mi dancis malpigre
fraŭlino aspektis tre tigre
sorĉigis min ŝia figuro

perdante en amo la koron
mi arbon kristnaskan detruis
dum mi en liceo instruis
pro tio mi lasis laboron

hazarde (kun granda honoro)
ĉar ĉefo de centr' malsaniĝis
fariĝis mi tuj direktoro

dudeke mi estis tro juna
kaj ama sezon' plilongiĝis
la sort' ne okazis fortuna
Zuriko, la 7an de januaro 1995