Mazovi-arbar-ebenaĵo malgrandan vilaĝon mi trovis dum vintro - pentante - mi provis ŝanĝi vivon per trankvilaĵo enradikiĝis mi konstante afablaj homoj kaj naturo paradiz' sen Babela Turo forpasis jaroj animante poste vagado komenciĝis kaj idilio detruiĝis "mi aŭ vojaĝ'" - sort' kondiĉiĝis mi iomete plialtiĝis eĉ dekokfoje jam ankriĝis aferoj malaktualiĝis