kion scias homo el knajpo? ke vodko konservadas cerbon kaj fumo trankviligas nervon saĝeco ligita kun palpo pri kio li sonĝas? - bezonas kravatojn pligradajn ordenojn aŭ volas forpeli azenojn kiuj lian staton oponas l' unua profitas de l' dua volas konsciencon ĝenadi ekestas profundo kongrua l' dua ne donos por l' unua kaj la tria devos agadi problemo fariĝas enua