Soneto - mia testamento
kiam la filino kaj l' filo
kun infanoj iam tristiĝos
ĉe mia tombo - mi kovriĝos
per la vundo de kortrankvilo

foriros por ĉiam l' dolĉaĵoj
pri kiuj ne volis mi aŭdi
malamik' komencos min laŭdi
oni preĝos je heredaĵoj

pro tio hodiaŭ konscie
mi testamentas por Barbara
donante al ŝi ĉion ĉie

Barbara ne havas ja nepojn
ŝi estas do juste povfara
prizorgi diversajn fondetojn
Zuriko, la 20an de marto 1995