Soneto pri barko en Hidro
tra stratoj vagadis kriado
pendis pupaĉo sur lanterno
manifestis urbo Ateno
mi aŭdis pri antik-nomado

alifoje l' samideanoj
festis kun mi dum paskaj moroj
kandelon estingis memoroj
aŭguron vidis paroĥanoj

navigis mi poste al Hidro
idilio sen aŭta bruo
diamanton trovis en cindro

estiĝis ĉe ondaj stakatoj
baladoj konkaj en kongruo
kun BA...RA festo de piratoj
Zuriko, la 25an de marto 1995