Soneto pri persekutado
venis po du ĉapelaĉuloj
ofte po tri ĉiam ĝentile
sed tre danĝere malhumile
la duvizaĝaj diboĉuloj

demandis strange pri balao
malfermis ŝrankojn deponejojn
(ni ofte vizitis preĝejojn)
prenis patron sen adiaŭo

li tute interne ŝanĝiĝis
konatoj lin vere admiris
dum unu tago li griziĝis

longe daŭris tiu ofendo
"silent' estas oro" li diris
kaj dormis sur kampo sub tendo
Zuriko, la 28an de marto 1995