Soneto pri prunteprenetoj
perdiĝis senscie la bildoj
tre fruaj dometoj koloraj
maturaj portretoj valoraj
kaj ankaŭ desegnitaj ŝildoj

ŝtelitaj eble en Pollando
en Berlino aŭ en Parizo
"Pegazo" kaj "Nuda surprizo"
foriĝis kun oro sur rando

ankaŭ de l' amiko kun skombro
"Nigra voj' al socialismo
antaŭ ĝi "ne"-signo al ombro"

se iu ilin prunteprenis
redonu - nur por altruismo
kaj kostojn ĝis nun mi eltenis
Zuriko, la 3an de marto 1995