Soneto ligita kun belo
kiel sonas mort' por turpisto
kiam vivo velkas krucvoje
kaj spirito emas levkoje
diablo inspiras por tristo

vivo ja estas tiel bela
sorĉisto spiras ĉe torento
feliĉon donus por momento 
se mortus timo karusela

mi povus multipliki koron
intence kaj tute sen celo
sed ne plu havas mi memoron

impotentulo ne tre dramas
trankvile sidas en fotelo
kiam ne sentas kion amas
Zuriko, la 5an de marto 1995