Soneto kun Teresa Scharsich
sur lago berlina sub veloj
regadis rifuĝa etoso
ĉar ĉiujn timigis koloso
demandoj ĉirkaŭis je celoj

Teresa koketis la gastojn
Nikodem' malfermis bieron
mi poste okupis parteron
pro tio ne vidis mi mastojn

perdita en lingvaj nuancoj
mi klaĉis en la galerio
kun angloj germanoj kaj francoj

ĉe mildaj navigaj baladoj
ekestis amorhistorio
malantaŭ la plastaj fasadoj
Zuriko, la 7an de marto 1995