mi ne volas esti pli bona ol aliaj homoj sed ĝusta en penso iom amargusta por aliaj sed ne fripona mankas al mi ja humileco "verkas pli bone ol Ŝekspiro" tio ĉi estas vera ŝmiro kaj bildo de mia kripleco estas ĉie iu lektoro aŭ juĝa eksperto pri belo eldon-direktoro rektoro universitat-fakultatoj akademio kaj kartelo kie perdiĝis pensaj platoj