Soneto pri la historio
jen pola plej grava konkludo
bapto - reĝ' - mur' - kvartaloj - povo
Ladislao - Johano - provo
eduko - leĝ' - fino de ludo

venk-perde diversaj bataloj
April' - Novembro - Januaro
vodko - ŝok' - ofera altaro
forkuroj - ĉasadoj - kun galoj

Novembro - Aŭgusto - Maj' - ploro
Julio - Decembroj - Maj' - frapo
berlina kursivo kun gloro

dudeka jarcento - Marŝalo
Sankta Polo kun blanka ĉapo
Generalo kaj Grandkabalo
Zuriko, la 12an de majo 1995