Soneto pri mia amiko
infanamik' nun profesoro
estas plena sileziano
ankaŭ solida pollandano
kun insurekci-hered-moro

kaj fratinoj en Germanio
ankaŭ ja silezianinoj
restadas veraj germaninoj
korekta famili-unio

certe silezi-realeco
kongruas al la homaj rajtoj
ĝustas ĉi tiu normaleco

ĉe polo germano aŭ greko
similaj aferoj kaj trajtoj
fremdeco ne estas jam peko
Zuriko, la 13an de majo 1995