Soneto pri Sankta Futuro
li venis al tiu bandito
por diri ke ĉion pardonas
imago miraklon ne konas
postvivis multkugla trafito

en Romo ne ĉiam li dormis
pilgrimis plurfoje al landoj
preĝadis ĉe diversaj standoj
ankoraŭ ne ĉion transformis

jes vere ke konservativa
li pravas por gardi valorojn
sed restas la verk' progresiva

lin gvidas per paca naturo
montrante superajn trezorojn
Altaro de l' Sankta Futuro
Zuriko, la 17an de majo 1995