Soneto pri miaj laboroj
direktor' sin volis eduki
en klaso de mia lernejo
uzino - jen la laborejo
li volis ĝin bone konduki

pro lia propono mi blovis
vitraĵojn ĉe l' varma fornego
grandegajn kun mia kolego
finfine metodojn mi trovis

mi peze labori scipovas
per spiro kaj movo bel-formi
sed certe ne ĉion mi trovas

lumigis vetur-reflektoro
la cerbon sur arbo - por dormi
foriris uzin-direktoro
Zuriko, la 4an de majo 1995