Soneto megalomania
planite - li estos plugisto
verŝajne de stel-aŭgureto
lin gvidis alia vojeto
al fako maklera ludisto

vi scias - li milionumis
plej grava ekspert' pri biero
kaj tiu skandala afero
eĉ aŭton li ankaŭ ŝtelumis

kaj inter polusoj de sato
fantaste sed sen telefono
rubiĝis ĥimera merkato

li diras ne aŭdas - foriru
finfine perdiĝis eĉ tono
konsilo - vi faru ne diru
Zuriko, la 9an de majo 1995