Soneto pri juda spektaklo
montete disiĝas kastelo
impone per sia grandeco
interne la flustra brueco
alvenis eĉ de Israelo

la pola muzeo invitas
por festi komune kun judoj
okazas kantadoj kaj ludoj
amaron neniu evitas

judinon tre amis pol-reĝo
simile sed sen la troigo
mi amas manĝadon kun preĝo

kaj sentas mi ankaŭ kutime
neniel nur per la devigo
sed tute nature intime
Rapperswil, la 11an de junio 1995