Soneto pri miaj koloroj
ne demandu pri la konfeso
ĉar ne estas mi rojalisto
nur iu ajn aventuristo
pro Sankta Spirito sen streso

kie mia patruj' troviĝas
sur kampo lekantet-papava
kun agrostemo - flanc' malprava
kaj cejan'  ĉar tero sekiĝas

scivolo ne taŭgas bezone
do lasu min nun en trankvilo
post morto komencu plenkone

vi skribos la biografion
pri vane penanta utilo
kaj Dio ricevos eĉ ĉion
Zuriko, la 21an de junio 1995