Soneto pri la strangoaro
ĝi estis ege stranga klaso
situis en stranga lernejo
troviĝis en stranga sidejo
min premis same stranga maso

tre stranga estis la sistemo
en strangajn foriris mi sferojn
por strangajn aranĝi aferojn
ekestis tre stranga problemo

eksplodis dum la stranga jaro
kun strango finiĝis somero
ĉar strange disiĝis la paro

mi havas nun strangajn memorojn
kaj strange tuŝas min ĥimero
per strango montras mi trezorojn
Zuriko, la 24an de junio 1995