Soneto pri surpriza nupto
veturis ni al naskiĝtago
apuden de urbo Zuriko
surprizo - ekestis paniko
tro riĉe laŭ nia imago

alvenis helverda aŭteto
sekreto ne tuj malkovriĝis
dum nasktag' ili geedziĝis
dezire komuna rideto

karulo forlasis la aŭton
edzino (disreva duopo)
transdonis unuan nokaŭton

eksedzo kaj juna fraŭlino
eĉ benis ilin episkopo
tuj poste naskiĝis filino
Hemberg, la 26an de junio 1995