Soneto nome Czesław Miłosz
jes inter perditaj poetoj
nur li ne forĵetis la varpon
flegante litovian harpon
ekzercis per siaj sekretoj

grandeco devenas de eto
de migro de daŭra sopiro
kaj ankaŭ tre simple de spiro
per volo al rar-amuleto

ne estis li vaste konata
kaj eĉ oni diris ne moda
travivis li jam preskaŭ ĉion

baril' ne plu restas ĝenata
ĉar li kontraŭ moro malkoda
ricevis nobelan premion
Zuriko, la 30an de junio 1995