Soneto pri multaj loĝejoj
se novan loĝejon vi serĉas
do sciu - tre drama agado
venera malsano trompado
mort' kat' ventr' astm' romp' - ĉio ŝercas

bezonoj miaj mezuritaj
malnova urbo subtegmente
kun lift' balkono okcidente
aliaj ecoj malnormitaj

vilaoj saŭno naĝbasenoj
bele sed mi ne povas spiri
en l' mondo sen homaj problemoj

cent lokoj ne estis malico
kiam FORT' komencos min tiri
foriros mi sen loĝ-kaprico
Zuriko, la 7an de junio 1995