Soneto kun majstro Ekhardo
nature mi estas mistika
ĝojigas min aventurismo
kaj mia racionalismo
nur dronas en senc' artifika

ne estas mi majstro Ekharto
sed sentas mi same NENION
simile admiras mi DION
alie instigas min arto

ĉar restas mi pol-katoliko
kolore kun tro-fantazio
pek' pano kaj sankta kaliko

abstrakte sterila pureco
dependas ne de eklezio
SEKRETON mistikas saĝeco
Zuriko, la 13an de aŭgusto 1995