Soneto por evolucio
mi devas al majstro reveni
donante moral-intervjuon
verkistan rubigas li ĝuon
mi lin ne plu volas subteni

kun paŭzoj en biografio
fascinas lin revolucio
sed estas ja evolucio
miskono aŭ sanga fobio

ne majstro - unua - la ŝanĝo
perforta eĉ kun gilotino
brutala pro turment-paliso

kaj dua - planita aranĝo
samkiel arĝenta patino
puriĝas nur per kompromiso
Zuriko, la 14an de aŭgusto 1995